Historiismo (filozofio)

Historiismo estas koncepto multfaceta, en kiu plielstaras la interpreto kaj funkcio de la historio en la formado de la pensmaniero rilate la vivon kaj la universon elpenseblan.

La koncepto pri historiismo, el la filozofia vidpunkto, ĉi tie konsiderata, naskiĝas en la romantika kulturo, precipe en Germanio (la unua uzinto de la vorto estis Novalis), por substreki iamaniere la naturon historian kaj progresdonan de la manisfestiĝo de la vero, frukto de malrapida maturiĝo laŭ preciza logiko de progresiĝa disvolvo. La unua aŭtoro emerĝiganta tiun teorion modelon estis la germana Johann Gottfried Herder kaj antaŭe la itala Giambattista Vico.

La konfido en la rezultoj de la historio de Vico, laŭ kiu el ĝi emerĝas ankaŭ la vero (verum et factum convertuntur = la vero kaj la fakto konvertiĝas reciproke) ŝajne alproksimigas lian filozofion, malgraŭ esencaj diferencoj, al tiuj de Georg Wilhelm Friedrich Hegel kaj Karl Marx. La diferencoj estas rekondukeblaj, unue, al la koncepto pri la vero kiu sin manifestas en la historio: laŭ Vico la vero estas vero definitive, ne fariĝas tia, nur pli manifestiĝas; due, la funkcio de la rezultoj de la historiaj eventoj ne necese estas la vero; kaj trie, en la historio ĉiam distingeblas la bono el la malbono. Laŭ historiismo de Hegel kaj Marks la historio estas interpretata kiel rivelilo de la vero kiun la homo fatale atingas per progresiĝa raciigo de sia rilato kun la naturo.

Laŭ historiismoj, la logiko per kiu la vero riveliĝas en la historio estas kutime konceptata kiel kunĉeesto kaj en alterno de progreso kaj malprogreso, foriĝanta tiel el la pensmaniero de klerismo, kiu batalis ja jes kontraŭ la nescio kaj supozitaj superstiĉoj sed konceptis la veron stabila kaj la historion kunaĵo de bono kaj malbono en kiu la racio malkovras la veron.

Iom post iom grandparo de filozofoj sin trovis konfesantoj pri historiismo kaj tiu ĉi donis ĉiam pli al la historio la patenton de unika vero kaj, ofte, unika fonto de etiko kaj rajto.

En Italio, ekzemple, la historiisma epoko koincidis kun la pensado de Benedetto Croce kaj ties skolo, laŭ kiu la profunda kontraŭmetafizika tendenco de la modernaj filozofaj fluoj konsistas en la integra solviĝo de la filozofio en la aktivado de esploro historia-kultura, kiu forlasas ĉiuspecan spekulativadon pri transcendentaĵoj. Al Croce apudiĝis ankaŭ Giovanni Gentile.

Kutime tiuepokaj filozofoj, krom tiuj de la tendenco novskolatika kaj iamaniere tiu pozitivista, filozofiadis ĉirkaŭ la objektoj kondukantaj al historiismo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search